István Kassai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kassai
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1959 (1959-03-26) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianisto • komponisto
vdr

István Kassai [iŝtvAn kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai István estas hungara pianisto, membro de Hungara Arta Akademio (2012). Lia edzino estas Valéria Csányi.

István Kassai [1] naskiĝis la 26-an de marto 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kassai lernis pianadon ekde 1965, en la sekva jaro li jam debutis en recitalo. Inter 1969 kaj 1973 li frekventis muzikan mezlernejon, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1982. Liaj instruistoj estis Pál Kadosa, Dezső Ránki, Anikó Szegedi, Jenő Jandó, Kálmán Dráfi, Péter Solymos, Ferenc Rados, Zoltán Kocsis kaj György Cziffra. Pli frue jam en 1971 en Ústí nad Labem li atingis la duan lokon en junulara pianista konkurso. Post la diplomo li plulernis en majstrokursoj en Francio helpe de franca stipendio kaj li akiris ankaŭ francan diplomon en 1984. Li prezentas en recitaloj kaj en muzikdiskoj nur hungarajn muzikojn ekde 1987. Li ricevis plurajn koncertajn kaj ŝtatajn premiojn. En 2007 liaj okuloj estis sukcese operaciitaj. Li edziĝis en 2010.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]