András Vályi
Aspekto
András Vályi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1764 en Miskolc |
Morto | 2-an de decembro 1801 (37-jaraĝa) en Peŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | statistikisto geografo universitata instruisto |
András Vályi [andrAŝ vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi András aŭ Vályi K. András estis hungara statistikisto, geografo, profesoro.
András Vályi [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1764 en Miskolc. Li mortis la 2-an de decembro 1801 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Vályi frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Lőcse. Li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy, kiu helpis lin en la literatura vivo. Li iĝis pedagogia inspektoro, sed post morto de Jozefo la 2-a li senposteniĝis, tial li katolikiĝis. Li rajtis instrui en universitato de Pest, kie li ĝismorte instruis, krome li vizitis ĉiujn tiamajn hungarajn urbojn kaj fortikaĵojn, pri kiuj li faris desegnaĵojn kaj notojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Beszéd a nemzeti nevelésről (Parolo pri la nacia edukado), (1791)
- Introductio in linguam hungaricam (1793)
- Magyar Országnak leírása (Priskribo de Hungarujo), (1796-1799) - lia ĉefverko, kiu estas la unua hungarlingva geografia priskribo, kie estas legeblaj pli ol 12 500 komunumoj; reeldonita en 2003 en Slovakio
- Magyar országnak földképe (1798) - la unua hungarlingva mapo pri Hungarujo