Andragogiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andragogio)

Andragogikoandragogio (pedagogio de adoltoj) estas teorio pri edukado kaj klerigado de plenkreskuloj, kiu estas instruata en pedagogiaj altlernejoj kiel memstara fako diferenca de la pedagogio de infanoj kaj adoleskantoj.

Plenkreskuloj diferencas de infanoj kaj junuloj per siaj psiko, memorkapablo, vivspertoj, konduto kaj digno (oni ne povas eldevigi disciplinon per punoj), kio postulas de la instruanto alian labormetodon.

Nun estas popularaj t.n. universitatoj de la tria aĝo, serioj da prelegoj por emerituloj pri plej diversaj temoj, kiuj ebligas utiligi la liberan tempon de pensiuloj por sinklerigado kaj por teni sian psikologion en vigla stato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]