Andreas Kneller
Andreas Kneller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1649 en Lubeko |
Morto | 24-an de aŭgusto 1724 (75-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Zacharias Kniller (en) |
Frat(in)oj | Johann Zacharias Kneller (en) kaj Godfrey Kneller |
Parencoj | Johann Adam Reincken (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto |
Andreas Kneller (ankaŭ: Kniller, Knüller, Knoller; n. 23-an de aprilo 1649 en Lübeck; m. 24-a de aŭgusto 1724 en Hamburgo) estis germana komponisto kaj reprezentanto de la Nordgermana Orgenskolo.
Andreas Kneller devenas de artista familio. Kaj la konata frato de Andreas siro Godfrey Kneller kaj lia patro estis pentristoj. En 1667 Kneller sukcedis la orgeniston Melchior Schildt ĉe la preĝejo Marktkirche en Hanovro. La 1-an de decembro 1685 oni elektis lin laŭ propono de Johann Adam Reincken kiel sukcedanto de J. Schade orgeniston ĉe la preĝejo St. Petri en Hamburgo. Jaron poste li edzinigis la filinon de Reincken, Margaretha Maria. En 1723 li pensiuliĝis favore al sia bofilo Jakob Henke, kiu tie laboris kiel orgenisto jam ekde 1717. Kneller mortis jaron poste en la aĝo de 75 jaroj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Samkiel de multaj aliaj komponistoj de la Nordgermana Orgenskolo ankaŭ de Andreas Kneller niatempe nur malmultaj komponaĵoj estas konataj. Postlasitaj estas:
- tri kompletaj preludoj (en F-maĵoro, G-maĵoro kaj d-minoro) kaj kelkaj fragmentoj, samkiel
- partito en ok variacioj Pri „Nun komm der Heiden Heiland“.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Klaus Beckmann, Sämtliche Orgelwerke. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1987
- G. Guillard, « Andreas Kneller », in: Gilles Cantagrel (dir.), Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Andreas Kneller en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)