Andreo el Sankta Viktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Andreo el Sankta Viktoro estis unu el la kleruloj de la Viktora Skolo, distingiĝanta per sia teologio kaj scienca ekzegezo pri la tekstoj de la sankta Biblio de la 12-a jarcento, celanta per ĝi realvenis al la hebraica veritas (juda vero). En tio li sekvis la metodon de sia majstro Hugo el Sankta Viktoro.

Vivo de Andreo el Sankta Viktoro[redakti | redakti fonton]

Li science formiĝis ĉe la la tiama fama iniciatinto de la nova metodo pritrakti science filozofion kaj teologion, nome Hugo el Sankta Viktoro en la Abatejo Sankta Viktoro de Parizo. Eĉ li lekciis el la katedro de sia Majstro ekde 1140 al 1147. Sekve li estis rangaltigita kiel abato de la monaĥejo de Wigmore (diocezo de Hereford, okcidenta Anglio), unu el la religia domoj de Viktoraj Benediktanoj, kiun li regis ĝis 1154; lin oni retrovas en Parizo ekde 1159 al 1162. La morto lin kaptis en Wigmore en 1175.

Scienca metodo en la pribiblia ekzegezo[redakti | redakti fonton]

Sekvante la konsilojn de sia majstro, li, postkurante la sencon literan-historian de la teksto, revizitis preskaŭ la tutan biblian tekston de la Malnova Testamento. Lin helpi efika kaj brila alpreno de la antikva greka kaj hebrea lingvoj, kaj influo de la tradicioj kaj ekzegezaj metodoj de rabenaj majstroj. Andreo, foje, kaj ankaŭ liaj disĉiploj, preferante la rabenajn interpretojn ol tiujn de la kristana tradicio, ne hezitas rezisti kaj refuti la ekzegezon de «De Emmanuele, 1, 2» (Pri la Emanuelo) de sia kunfrato Rikardo el Sankta Viktoro kiu lin riproĉis pro supozita emo interpreti la skribojn laŭ judoj anstataŭ laŭ kristanoj [1]. El tio foje la akuzo pri judeco de la biblia ekzegezo per la litera (historia) interpreto anstataŭ pee tiu alegoria.

Jen specifa kazo: «Ecce virgo concipiet et pariet filium...Jesaja, 7,14) ([2]. Laŭ Andreo «la aluda eldiro havas neniun alian objekton ol la juda reĝo Akaz kaj ties regno. Sub la influo de tiu interpreto, oni ekaplikis tiun Jesan pasaĵon, ne al la Virgulino, sed la edzino de la reĝo». (vidu Dictionnaire d'histoire et de géographie écclésistiques, t. 2, Letouzet et Ané, 1914, p. 1618.).

La akuzo malfruis senfajrigi, se ankoraŭ en la 13-a jarcento la franciskana Roger Bacon, protestas kontraŭ la ekscesa senscienca aŭdaco de la kleruloj de Viktora Skolo.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Komentario pri la Pentekosto. (Parizo, BN, Ms. Lat. 14416)
  • Kometario pri Jesaja (Parizo, BN, Ms. Lat. 125 et 574)
  • Komentarioj pri la libroj «Reĝoj, Kronikoj, Proverboj, Makabeoj, Minoraj profetoj, Danielo.(Cambridge, Ms.)
  • Expositiones historicas in Libros Salmonis (Laŭhistoriaj analizoj pri la libroj de Salomono)

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Expositiones historicas in Libros Salmonis, éd. Berndt, Turnhout-Brépols, 1991

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Iuj verkoj de Andreo el Sankta Viktoro estis tradukitaj al la franca, malofte al aliaj lingvoj. Neniu tiucele kaptis la atenton de esperantistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed huic nostræ assertioni reclament Iudaei, submurmurant, imo acclamant illis iudaizantes nostri. (|De Emmanuele, I, 2. (PL t. 196, col. 601-666)
  2. Gilbert Dahan, Les intellectuels chrétiens et les juifs au moyen âge, Cerf, 1990, p. 517.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. Berndt, André de Saint-Victor (ꝉ 1175), exégète et théologien, Paris-Turnhout, 1991.
  • Pierre Riché & Guy Lobrichon (Dir.), Le Moyen Âge et la Bible, chapitre Les écoles du XII sicèle par Jean Châtillon, Beauchesne, 1984, p. 163-197.
  • C. Trochon, André de Saint-Victor, Paris, 1877, 12 p.
  • angle en:Beryl Smalley, The Study of the Bible in the Middle Age, Oxford, 1984
  • angle Beryl Smalley, Andrew of St Victor, Abbot of Wigmore : A Twelfth Century Hebraist in RTAM, t. 10, p. 358-374, 1938.
  • angle Beryl Smalley, The School of Andrew of St Victor in RTAM, t. 11, p. 145-167, 1939.