Anemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zephiro, greka dio de la okcidenta vento kaj diino Flora. La pentraĵo devenas el la jaro 1875 de William-Adolphe Bouguereau.

Anemoj (helene Άνεμοι, en roma mitologio Venti) estis en la helena mitologio dioj de ventoj.


Al ĉiu estis atribuita unu monddirekto, de kiu venadis ĝiaj ventoj kaj ĉiu el ili estis ankaŭ ligita kun certa jarsezono kaj apartenanta vetero.


Kelkfoje ili estis bildigitaj kiel nuraj ventopuŝoj, alifoje kiel flugilhavaj homoj aŭ ĉevaloj de la dio de ŝtormoj Eolo, kiu Anemoojn disponigis al Odiseo en Odiseado. Eolo estis ankaŭ ofte ligata kun astrologia dio Astraio, kiu laŭ greka poeto Heziodo estis patro de la Anemooj. Ilia patrino estis Eoso, diino de tagiĝo.


Kuntenataj paĝoj

  • Astraio estis patro de steloj kaj ventoj. Kun edzino Eoso, diino ve tagiĝo havis tiujn ĉi posteulojn:
  • Evroso, nomata ankaŭ Argesto (laŭ Heziodo) - dio de la orienta aŭ sudorienta vento,
  • Zefiro - dio de la modera okcidenta vento,
  • Boreo - dio de la norda vento,
  • Noto - dio de la suda vento.