Angela Winkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Angela WINKLER [angela vinkle] (naskiĝis la 22-an de januaro, 1944) estas germana aktorino.

Angela Winkler naskiĝis en Templin. En Stutgarto ŝi fariĝis medicin-teknika asistantino, kaj la aktoradon ŝi lernis en Munkeno. Ŝi laboris en malgrandaj teatroj, kaj en la jaro 1969 ŝi ricevis unuan filmrolon. Poste ŝi dum ses jaroj agadis en la Berlina teatro "Berliner Schaubühne".

La ĉefrolo en la filmo Die verlorene Ehre der Katharina Blum (1975) fine famigis ŝin. Plian sukceson ŝi gajnis en 1979, per rolo en Die Blechtrommel, filmigita laŭ romano de Günter Grass.

Dum la pasintaj jaroj Angela Winkler koncentriĝis ĉefe al la teatra laboro.

Listo de filmoj

  • Jagdszenen aus Niederbayern (1969)
  • Die verlorene Ehre der Katharina Blum (1975)
  • Die linkshändige Frau (1978)
  • Messer im Kopf (1978)
  • Deutschland im Herbst (1978)
  • Die Blechtrommel (1979)
  • Danton (1983)
  • Ediths Tagebuch (1984)
  • Bronsteins Kinder (1991)
  • Der Kopf des Mohren (1995)
  • Die Bubi-Scholz-Story (1997)