Anhidrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anhidrito estas senkolora mineralo kiu enhavas Kalcion, Sulfuron kaj Oksigenon kaj havas formulon CaSO³. Spite sian senkolorecon ofte montras bluecajn, violecajn aŭ flavecajn nuancojn. Ties brilo estas vitreca. La simetrio estas romba (romba kristalsistemo). La relativa mso estas 2,95 kaj la dureco estas 3 ĝis 3,5.

Ĝi precipitiĝas el marakvo, tio estas el salakvo, antaŭ ŝtonsalo (NaCl). Poste enstrukturiĝas akvo, transformante anhidriton en gipson (CaSO⁴ · 2H²O); dume la volumeno pliiĝas je 60 %. Malofte ĝi precipitiĝas el akvoj varmigitaj pro vulkanaĵoj aŭ senpere rekte el vulkanaj vaporoj.

Anhidrito utilas kiel konsistaĵo el minerala sterko.

Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.