Anna Julianna Nádasdy
Anna Julianna Nádasdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Esterházy Anna Júlia |
Naskiĝo | la 28-an de februaro 1630 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Fraknó |
Morto | la 22-an de januaro 1669 en Aŭstra imperio Pottendorf |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Miklós Esterházy |
Patrino | Krisztina Nyáry |
Edz(in)o | Francisko Nádasdy |
Infanoj | Gräfin Maria Magdolna Nádasdy de Nádasd et Fogarasföld (en) , Tamás Nádasdy (en) , Erzsebet Christine, Gräfin Nádasdy de Nádasd et Fogarasföld (en) , Ferenc Nádasdy (en) , László Nádasdy |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto |
Anna Julianna Nádasdy [nAdaŝdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ la origina nomo Esterházy Anna Júlia estis hungara aristokrato, baronido. Ŝia nobela antaŭnomo estis galánthai, ŝia patro estis Miklós Esterházy (palatino), ŝia edzo estis Francisko Nádasdy (politikisto).
Anna Julianna Nádasdy[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1630 en Fraknó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Forchtenstein en Aŭstrio), ŝi mortis la 22-an de januaro 1669 en Pottendorf (Aŭstra Imperio, nun en Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Julianna Nádasdy estis edukita hejme, ŝia beleco estis vaste konata. Ŝi edziniĝis en Kismarton en 1644 laŭ la kutima gepatra volo, samtempe ŝi prenis la titolon grafo kaj familian nomon Nádasdy. Ĝismorte la geedza paro vivis harmonie, ili apogis la katolikismon. Resume ŝi naskis 15 idojn, el tio iĝis 7 plenkreskuloj. Ŝi mortis graveda.