Anna Nagy (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Nagy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1940 (1940-06-06) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Amkunulo Zoltán Huszárik
Infano Kata Huszárik
Parencoj Zsuzsa Petress
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Anna Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Anna estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Anna Nagy en 2011

Anna Nagy [1] naskiĝis la 6-an de junio 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis oficisto kelkajn jarojn. Ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1963, ŝi lernis ĉefe de Ottó Ádám, László Vámos, Zoltán Várkonyi. Post siaj studoj ŝi tuj havis titolrolon en filmo, poste ŝi aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1966 kaj 1994 ŝi apartenis al Teatro Madách, sed pro persona konflikto ŝi ne ricevis rolojn inter 1975–1983. Ŝi pensiuliĝis en 1994, tamen poste ŝi havis rolojn en ĉefurbaj kaj provincaj teatroj.

Ŝi vivis kune kun Zoltán Huszárik, tiam ŝi naskis filinon Kata Huszárik, kiun ŝi edukis sola por aktoro. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1987-2013.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Pacsirta (debuto, titolrolo, 1963)
  • Patro (filmo) (1966)
  • Holnap lesz fácán (1974)
  • Küldetés Evianba (1988)
  • Szamba (1996)
  • Telitalálat (2003)
  • Harmadnapon (2013)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Május (1963)
  • Székács a köbön (1978)
  • Elveszett paradicsom (1986)
  • Tiszazug (1991)
  • Valaki kopog (2000)
  • Pillangó (2012)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Chus Lampreave kaj aliaj [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]