László Vámos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Vámos
Persona informo
Naskonomo Weisz László
Naskiĝo 30-an de januaro 1928 (1928-01-30)
en Budapeŝto
Morto 3-an de februaro 1996 (1996-02-03) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Vámos
Familio
Edz(in)o Éva Almási • Olívia Velez
Okupo
Okupo teatra reĝisoro
vdr

László Vámos [lAslO vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos László estis hungara reĝisoro kaj altlerneja instruisto.

László Vámos naskiĝis la 30-an de januaro 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de februaro 1996 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Vámos akiris diplomon pri reĝisorado en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Li komencis reĝisori en Nacia Teatro (Budapeŝto). Poste li iĝis ĉefreĝisoro en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1955-1973 li reĝisoris en Teatro Madách. Pro la sukcesoj li ricevis reĝisorajn taskojn en Aŭstrio, Germanio, Pollando, Francio, Usono. Inter 1967-1980 li estis ĉefreĝisoro en Operetoteatro (Budapeŝto), dume ofte ricevis taskojn en Hungara Televizio kaj Hungara Radio. Ekde 1960 li instruis en la altlernejo. Lia unua edzino estis Éva Almási. Li ricevis premion Kossuth en 1970, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]