Éva Almási
Aspekto
Éva Almási | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1942 (82-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1965) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Anikó Almási (en) vd | ||||
Edz(in)o | Lajos Balázsovits (1966–2023) László Vámos vd | ||||
Infanoj | Edit Balázsovits ( Lajos Balázsovits) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Éva ALMÁSI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Almási Éva estas hungara aktorino, voĉoaktoro kaj reĝisoro. Ŝia edzo estas Lajos Balázsovits, same aktoro, ŝia filino estas Edit Balázsovits.
Éva Almási naskiĝis la 5-an de junio 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Almási frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1961-1965 en Budapeŝto, sed jam en 1960 ŝi ricevis rolojn en teatro. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro József Attila, poste inter 1968–1987 en Teatro Madách. Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Teatro Szigligeti (Szolnok). Ŝi ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi apartenas al Aktoro de la nacio de 2016.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 16 kinejaj filmoj inter 1966-2003
- 42 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1965-2010, ekzemple A fekete város (La nigra urbo), 1971; Bánk bán (Banuso Bánk), 1987
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Othello - Emilia; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Gertrudis; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Hippia kaj Éva
- trifoje ŝi reĝisoradis
- en eksterlandaj filmoj voĉo de Greta Garbo, Sophia Loren, Marlene Dietrich, Barbra Streisand, Jane Fonda, Monica Vitti, Gina Lollobrigida, Claudia Cardinale kaj aliaj