Anna Pallay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Pallay
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1890 (1890-05-24)
en Szeged
Morto 4-an de aprilo 1970 (1970-04-04) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Jenő Nádor
Okupo
Okupo instruistobaleta dancisto
vdr

Anna Pallay [palai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pallay Anna estis hungara baletisto, koreografo, instruisto pri baleto. Ŝia edzo estis Jenő Nádor.

Anna Pallay [1] naskiĝis la 24-an de majo 1890 en Szeged, ŝi mortis la 4-an de aprilo 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Pallay lernis baleton en la Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1902-1905. Jam en 1903 ŝi atingis la titolon privata dancisto, tamen ŝia signifa rolo okazis nur post 4 jaroj. Ŝi estis membro de la Operejo inter 1907 kaj 1919. En 1911 ŝi baletadis en Berlino, en 1918 ŝi establis privatan baletan lernejon en Budapeŝto. En la fruaj 1920-aj jaroj ŝi faris turneojn kun sukcesoj en Amerikoj kaj Eŭropo. Tiutempe ŝi faris jam koreografaĵojn. En 1926 ŝi hejmenvenis kaj ŝi ne plu baletadis, nur instruis baleton. Inter 1930 kaj 1939 ŝi instruis ankaŭ en la Muzikakademio de Budapeŝto.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Franz Liszt-M. Guerra: Magyar táncegyveleg (1907)
  • Hassreiter: A babatündér - la tamburisto
  • M. Guerra: A törpe gránátos - Laura
  • M. Guerra: Sylvia - titolrolo
  • Béla Bartók-O. Zöbisch: A fából faragott királyfi - reĝido (titolrolo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]