Antal Demién

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Demién
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1744 (1744-06-22)
en Catalina
Morto 26-an de aŭgusto 1833 (1833-08-26) (89-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • juristo
vdr

Antal Demién [demjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Demién Antal estis hungara juristo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szent-katolnai. Lia familia nomo aperis foje laŭ aliaj ortografioj DemjénDemien.

Antal Demién [1] naskiĝis la 22-an de junio 1744 en Transilvanio en Szentkatolna (nuntempa Catalina (Covasna) en Rumanio). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1833 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Demién komence frekventis lernejojn en Transilvanio, poste en Supra Hungarujo, fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Nagyszombat en 1776. Post siaj studoj li instruis samloke en la ĵus fondita jura fakultato. En la sekva jaro la universitato translokiĝis al Buda, tamen li instruis plu en la restinta akademio. Ekde 1782 li instruis en Reĝa Universitato de Pest. En 1789 li estis dekano, en 1795 kaj 1804 rektoro [2], en 1819 fakultatestro. En 1806 li ricevis la titolon reĝa konsilisto, li pensiuliĝis en 1822.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inaug. ex jure hungarico de eo: An pater liberos suos per testamentum simpliciter excludere possit?… (1776)

Fontoj[redakti | redakti fonton]