Antal Fetser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Fetser
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1862 (1862-01-14)
en Carei
Morto 6-an de oktobro 1933 (1933-10-06) (71-jaraĝa)
en Győr
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

FETSER Antal (feĉer) estis hungara romia katolika episkopo naskita en Nagykároly la 14-an de januaro 1862 kaj mortinta en Győr la 6-an de oktobro 1933.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Antal Fetser studis teologion en Nagyvárad kaj Budapeŝto. Oni ordinis lin pastro en 1885, poste li estis studinspektisto de internulejo de Nagyvárad, de 1888 animdirektoro en porpastra instituto. En 1893 li estis asesoro de Sankta Seĝo, de 1895 li estis episkopa sekretario. En 1906 oni ordonis lin titulara episkopo de Paleopolis. Post la morto de episkopo Pál Szmrecsányi li direktis kiel loktenanto la diocezon. Li iĝis en decembro de 1914 episkopo de Győr. Li konstruigis en Nagykároly knabinternulejon, en Rábacsanak romanikstilan preĝejon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyr Életrajzi Lexikon