Antal Gyurits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Gyurits
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1819 (1819-05-23)
en Szombathely
Morto 1-an de majo 1892 (1892-05-01) (72-jaraĝa)
en Satu Mare
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo instruistoverkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GYURITS Antal (djuriĉ) estis hungara sciencdiskoniganta kaj pedagogia verkisto, tradukisto, instruisto, stenografisto naskita en Szombathely la 23-an de majo 1819 kaj mortinta en Satmaro la 1-an de majo 1892.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Gyurits studis juron de 1834 en la universitato de Pest (urbo), li havigis kvalifikon de advokato en 1848 de instruisto en 1850. De 1859 ĝis 1890 li estis gimnazia instruisto en Satmaro. Li tradukis el helena kaj latina lingvoj, verkis lernolibrojn. Li priokupiĝis ankaŭ natursciencojn kaj belestristikon. Li redaktis la verkon Magyar helyesírás szabályai (Pest, 1855). Lin interesis ankaŭ la stenografio. Dum la landkunveno de Pozsony en 1843 li jam stenografis, de 1847 ĝis la fino de la landkunsido de 1849 li laboris kiel oficiala stenografisto. En informilo titolita A gyorsírásról elméleti és gyakorlati tekintetben (Pozsony, 1844) li prezentis la staton de la stenografio en Hungario.

Fonto[redakti | redakti fonton]