Antal Matány
Aspekto
| Antal Matány | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Matány Antal József |
| Naskiĝo | la 18-an de julio 1890 en |
| Morto | la 9-an de decembro 1944 en |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv16 (116)-2-58 |
| Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
| Familio | |
| Edz(in)o | Böske Sándor (1941–) |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro |
Antal Matány [?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Matány Antal József estis hungara aktoro, komikisto [1].
Antal Matány naskiĝis la 18-an de julio 1890 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de decembro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Matány komencis sian aktoran karieron province en 1908. Inter 1912 kaj 1914 li apartenis al Nacia Teatro (Pécs), kie li ricevis ankaŭ kantistajn rolojn. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li havis rolojn en pluraj kabaredoj kaj teatroj en sia naskiĝurbo (ekzemple Teatro Belvárosi (1920, 1925–1927), Teatro de Újpest (1922-1925), fine Nacia Teatro (Budapeŝto) (1927-1944)). Li edziĝis dufoje.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Guildenstern
- La Venecia Komercisto - Lancelot Gobbo
- Somermeznokta sonĝo - Orrondi
- Moliére: La Avarulo - majstro Jakobo
- Géza Gárdonyi: A bor - Baracs Matyi
- Rostand: Cyrano de Bergerac - Ragueneau
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Duzzog
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Arséne Lupin utolsó kalandja (1921) – inĝeniero
- A falu rossza (1937) – cigano
- Magyar sasok (1943) – detektivo

