Antal Osztrovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal Osztrovszky [ostrovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Osztrovszky Antal estis hungara kemiisto, profesoro.

Antal Osztrovszky [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1888 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de januaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Osztrovszky akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1909, poste li laboris en Gödöllő, kie li okupiĝis pri destilado de alkoholoj. Inter 1918 kaj 1938 li laboris en simila uzino - eĉ li estis uzinestro - sed jam en sia naskiĝurbo. En 1922 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. En 1928 li doktoriĝis, en 1938 li estis nomumita publika ordinara profesoro. Li okupiĝis pri produktado de diversaj alkoholoj, vinagroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szeszgyártás gyümölcsökből (Alkoholproduktado el fruktoj), (1917)
  • Borgazdasági melléktermékek értékesítése (1921)
  • A mezőgazdasági szeszgyártás kézikönyve (Manlibro pri agrikultura alkoholproduktado), (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.