„ En la bretoj, kie vicas pli aŭ malpli bonorde Esperanto-libroj, bedaŭrinde, ne abundas dikaj volumoj, kiujn, pro formo kaj aspekto, oni povus montri kiel librojn laŭ la plena signifo, kiun la vorto havas en naciaj lingvoj. Tial, oportuna ŝanco kaj salutinda evento estas ia apero de ĉi tiu libro, pri kiu oni povas aroge deklari la trian dimension: 3 cm.! Ho... ia mi scias, ke en arta verko, kompreneble, ne nur valoras ĝia volumeno, sed la influo de ĝia etiko kaj ia efiko de ĝia estetiko; tamen, jen altaj kvalitoj, kiuj ne mankas en la impona libro, kiun grava brazila asocio prezentas nun al la esperantista mondo; ĉar, se vere eksterordinara, laŭ amplekso, ĉi tiu verko ankaŭ estas eksterordinare interesa pro la enhavo kaj eksterordinare valora pro la stilo. Sed, la kulmino de ĝia tuta eksterordinareco troviĝas en la aserto, ke la efektiva aŭtoro estas iu supera spirito, nomata Emmanuel, kiu revelacie diktis la rakonton al S-ro Cándido Xavier, kiu, kiel mediumo, simple skribis ĝin —ne verkis! — Nu, ternas pri aŭtentika rakonto, en formo de distra — eĉ foje streĉa — romano, kun historia fono, pri la epoko de la Roma Imperio, kiam Kristo predikis sian doktrinon, instruadis siajn disĉiplojn kaj mortis fine sur kruco... Sekve, la leganto ĝuas la emocion de lerte aranĝitaj epizodoj kaj aventuroj, en la malproksima tempo, kiam tiu supera spirito Emmanuel estis mem la vivanta ĉefrolulo de sia romano: la senatano Publio Lentulus, kiu, malgraŭ sia altranga posteno en Palestino, eltenis domaĝojn kaj malfeliĉojn, en sia privata
vivo, kiel edzo, kiel patro, kiel homo...
La dirita aserto, ke spirito diktis kaj homo nur skribis, certe fariĝos nebula kaj
stranga por tiuj legantoj, kiuj ne estas sufiĉe spertaj pri spiritismaj aferoj; sed, la agrabla maniero rakonti kortuŝajn scenojn kaj eksponi purajn tezojn, tra la kalejdoskopo de antikva nekolora vivmaniero, tre multe plaĉos al ĉiuj kulturitaj personoj, kiuj ŝatas la bonon kaj admiras la belon.
Tamen, kun profunda respekto por la idealismo, kiun la verko disradias, estu
sincere dirite, ke speciale min logis la pureco kaj beleco de la lingvo, zorge kaj dorloteme cizita de la sperta tradukinto, akademiano L. C. Porto Carreiro Neto. Oni ne povas, ne miri antaŭ la daŭra sinsekvo de tiom da poluritaj frazoj kaj
tiom da agrablaj parolturnoj, kiuj, kvazaŭ lingvaj frandaĵoj, liveras rafinitan ĝuon al ĉiuj amikoj de la klasika stilo.
En rolo jam de kritikisto, ĉar kritiko sen mencio de difektoj ne estas kompleta,
mi povus pinĉi kelkajn eraretojn pri ĝusta apliko de vortoj, kaj kiuj atestas pri la influo de la nacia lingvo, eĉ en plej talentaj esperantistoj. Pro simileco inter la portugala kaj hispana lingvoj, facile mi povas elekti du tipajn ekzemplojn: «...li oferis (proponis) la brakon al sia edzino» «ŝi fiksis (alrigardis) per larmantaj okuloj la stelplenan cielon.» Nu. plenumita la devo
iomete lapsi, decas nun laŭdi la bonkvalitan paperon de la libro, kies bela aranĝo kaj klara preso estas regalo por la okuloj. Jen, do, plia merito por tiu verko, khi, en sia esperanta kostumo, estas ne nur modelo pri lingvo, sed alta monumento pri la artaj kapabloj kaj elstaraj virtoj de la nobla Brazilo, juvelo de Ameriko, lando de estonteco, lando de espero por ĉiuj esperantoj kaj granita citadelo de nia movado, dank'al la fervoro de tiuj samideanoj, kiuj nun, en epoko de krizo, kuraĝis eldoni verkon kun kvarcent paĝoj da rica enhavo.
En konkludo, oni legu, la libron, kiun varme mi rekomendas, ĉar nur legante ĝin
oni pravigos mian diron, ke oni devas malŝpari gratulojn kaj dankojn, je honoro
de la sindonema Federacio kaj de la genia tradukinto, kiu sendube gajnis pro sia
bonega laboro la titolon de majstro. ” |