Antikva urbo Tai'erzhuang

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antikva Urbo Tai’erzhuang - rekonstruita laŭ malnova stilo de antaŭ la Dua Mondmilito, kiel oni faris tion ankaŭ por Varsovio en Pollando - situas en urbo Zaozhuang, provinco Ŝandongo, Ĉinio.

En la Antikva Urbo Tai’erzhuang ĉe Kanalo Jinghang restis pli ol 50 militaj ruinaĵoj, kio bildigas historion de la milito kaj multe da antikvaj heredaĵoj pri la kanalo. En la urbo estas antikva Granda Kanalo de Ĉinio de la dinastioj Qing kaj Ming.

La urbo okupas 2 kvadratajn kilometrojn kun konstruaĵoj laŭ 8 stiloj de Antikva Ĉinio pro tio oni nomas la urbon muzeo de ĉinaj konstruaĵoj. Sed la dua monda milito faligis la urbon. En 1938 tie okazis la dua japana-ĉina milito, kiu estas fama en la mondo pro kruela katastrofo. En 2006 la urbodomo en Zaozhuang decidis rekonstrui la Antikvan Urbon Tai’erzhuang por memori la historion kaj heredi scion pri kanaloj kaj ĉinaj konstruaĵoj. La rekonstruita urbo havas originalan aspekton kiel antaŭ la milito. Nun Antikva Urbo Tai’erzhuang jam fariĝis fama urbo de ruinaĵoj de la Dua Mondmilito, orienta akva antikva urbo kaj nova celloko de turismo en la mondo.