Antillón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antillón
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 0° 10′ U (mapo)42.033333333333-0.16666666666666Koordinatoj: 42° 2′ N, 0° 10′ U (mapo) [+]
Alto 513 m [+]
Areo 22,406997 km² ( 224 0.6 997 ha) [+]
Antillón (Provinco Ŭesko)
Antillón (Provinco Ŭesko)
DEC
Antillón
Antillón
Situo de Antillón
Antillón (Hispanio)
Antillón (Hispanio)
DEC
Antillón
Antillón
Situo de Antillón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antillón [+]
vdr

Antillón [antiLJON] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Blecua, Pertusa kaj Bespén.

La loĝloko Antillón mem (513 msm) estas je 26 km sudoriente de Huesca inter Blecua kaj Pertusa laŭ la ŝoseo A-1217, kaj sudokcidente de Barbuñales laŭ la ŝoseo A-2204.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.

Plej frua mezepoka mencio estas de januaro-februaro 1104, el interkonsento inter la episkopo de Huesca kaj la abato de Montearagón. [1]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Antillón akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 450 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 136 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, tipa loĝloko, restaĵoj de murego, romanika fontano, lavujo, akvorado kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ubieto Arteta, Cartulario de Montearagón, n.º 38)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]