Antoine Henri Becquerel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antoine Henri BECQUEREL (naskiĝis je la 15-a de decembro 1852 en Parizo, mortis je la 25-a de aŭgusto 1908 en Le Croisic) estis franca fizikisto.

En la jaro 1896 li hazarde malkovris radioaktivecon, dum li esploris la fluorecon en uraniaj saloj. Kune kun la geedzoj Marie kaj Pierre Curie li daŭrigis la esploradon de tiu ĉi fenomeno. En 1903 la tri sciencistoj estis honorataj per la Nobel-premio pri fiziko.

Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nobel.se/physics/laureates/1903/becquerel-bio.html greke http://nobelprize.org/physics/laureates/1903/becquerel-bio.html greke http://www.nobel-winners.com/Physics/antoine_henri_becquerel.html greke http://www1.bipm.org/en/si/history-si/radioactivity/becquerel.html