Anton Vogt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Vogt en 1923

D-ro Anton VOGT [fogt] (naskiĝis la 13-an de junio 1882 en Aschhausen, Virtembergo) estis germana esperantisto kaj bankisto.

Post abiturientiĝo li studis politikan sciencon en Würzburg, Berlino kaj Erlangen kaj doktoriĝis (Dr. rer.pol.). en 1911. Jam en 1908 li fariĝis bankdirektoro. En 1922 li eĉ fondis propran bankon, Dr. Vogt'sche Bank KG[1], kiun li tamen vendis.[2]

Lerninte Volapukon en 1897, li en 1903 fariĝis esperantisto. Ekde 1907 li estis membro de Esperanto-grupo en Berlino. En 1909 li faris propagandajn paroladojn en Frankonio kaj fondis Esperanto-grupojn en Würzburg kaj Schweinfurt. Ekde 1912 li estis membro de la Esperanto-grupo en Bamberg, ekde 1917 en Augsburg, kie li laboris kiel bankdirektoro[3]. Li partoprenis en reorganizo de la Bavara Esperanto-Ligo. Ekde 1920 li estis ano de Esperanto-grupo en Stuttgart, ekde 1922 li estis delegito de UEA en Stuttgart[4].

Li reprezentis germanajn komercajn ĉambrojn dum Esperanto-konferencoj en Venecio kaj Parizo. Li partoprenis multajn Universalajn Kongresojn. Vogt verkis multajn artikolojn kaj prelegis dum la Someraj Universitatoj en Dancigo kaj Kolonjo pri ekonomiaj problemoj.

Dum pluraj jaroj Anton Vogt estis vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio.[5] De 1934 ĝis 1936 li estis estrarano de UEA. En 1936 eksiĝis el UEA pro malpermeso al membroj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj de ĝiaj suborganizoj aparteni al Esperanto-organizoj.[6]

Lia edzino nomiĝis Betty Vogt. Ŝi mortis en 1932.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komerco en Esperanto Triumfonta, n-ro 89, 18-a de junio 1922, paĝo 2.
  2. Esperanto 1935, paĝo 9.
  3. 3,0 3,1 Koresponddeziro en Esperanto Triumfonta, n-ro 1, aprilo 1920, paĝo 4.
  4. 4,0 4,1 Jarlibro de UEA 1922, paĝo 152.
  5. Esperanto Triumfonta, n-ro 151, 6-a de aŭgusto 1923, paĝo 1.
  6. Esperanto 1936, paĝo 34.
  7. Jarlibro de UEA 1933, paĝo 436.