Antti Tuisku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antti Tuisku
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1984 (1984-02-27) (40-jaraĝa)
en Rovaniemi
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo https://www.anatude.com/
vdr

Antti TUISKU (naskiĝinta 27-a de februaro 1984) estas finna kantisto. Li fariĝis konata en 2003 pri kantokonkurso Idols. Li publikigis sian unuan albumon Ensimmäinen ("unua") sekvantjare. Poste li publikigis 10 albumojn. Liaj albumoj estis venditaj je pli ol 300 000 ekzempleroj. Li kantas en finna. Tuisku ankaŭ voĉaktoris. Lia plej nova albumo Valittu kansa aperis en 2020. Sekvantjare li publikigis libron Menesty!. Pri li estas skribita biografio Antti Tapani (2018).