Apikomplekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala vivociklo de apikomplekso: 1-zigoto, 2-sporozoitoj, 3-merozoitoj, 4-gametocitoj.

Apikompleksoj (Apicomplexa) estas ampleksa grupo de protistoj ekskluzive endoparazitoj de animaloj,[1] kun ĉirkaŭ 5000 specioj priskribitaj.[2]​ Ĝi karakteriziĝas pro la ekzisto de organeto unika nomita pinta komplekso, nome adaptaĵo de la organismo kiu permesas la eniradon en la gastiganta ĉelo. Ili estas unuĉelaj, formas sporojn kaj ne havas movostrukturojn kiel flagelojpseŭdopodoj, escepte en kelkaj etapoj de la gametoj. Inter la malsanoj okazigitaj de tiuj organismoj estas la kokcidiozo, la malario kaj la babeziozo.

Sporozoito estas etapo de la vivociklo de parazito protozoa dum kiu tiu povas infekti novajn gastigantojn.[3] La sporozoitoj formiĝas per sporogonio, kiu estas la multobla divido de sporozigoto, el kiuj ĉiu fragmento okazigas po unu sporozoiton. Tio estas karaktero de multaj apikompleksoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adl et al. 2012. The revised classification of eukaryotes. Journal of Eukaryotic Microbiology, 59(5), 429-514
  2. Chapman, A. D. (2009). Numbers of living species in Australia and the world Arkivita la 28an de septembro 2015 en la Wayback Machine.
  3. Ingraham, J. L., & Ingraham, C. A. (1998). Introducción a la microbiología. II (Vol. 2). Reverté.