Aplysia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aplysia californica liveranta toksan inkonubon memdefende.

Aplysia estas genro de mezgrandaj ĝis tre grandaj mar-limakoj, specife de la klado Anaspidea, kiuj estas tipo de maraj gastropodaj moluskoj.

Tiuj bentaj herbovoruloj povas iĝi sufiĉe grandaj kompare kun plej granda parto de aliaj moluskoj. Ili manĝas ĉe tajdaj kaj subtajdaj zonoj de tropikaj akvoj, ĉefe en la Hind-Pacifika Oceano (23 specioj); sed ili povas troviĝi ankaŭ en la Atlantika Oceano (12 specioj), kaj estas kelkaj specioj eĉ ankaŭ en Mediteraneo.

La specioj de la genro Aplysia, se minacataj, ofte liverigas inkonubojn, supozeble por blindigi la atakanton (kvankam ili estas fakte konsiderataj manĝeblaj nur de relative malmultaj specioj).

La marlimaco Aplysia californica estis elektita de la Nobel-premiita neŭrofiziologo Eric Kandel kiel modelo por studi la ĉelan bazon de lernado kaj memoro, pro la simpleco kaj alireblo de ĝia nervosistemo, kaj ĝi estis ekzamenita en centoj da eksperimentoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kandel, ER. (2007) In Search of Memory: The Emergence of a New Science of Mind. WW Norton, p. [htt://archive.org/details/insearchofmemory0000kand/e/145 145–150]. ISBN 978-0-393-32937-7.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aplysia en la angla Vikipedio.