Apollo 10
Apollo-Programo | |
---|---|
Datumoj | |
Misio: | Apollo 10 |
Teamo: | Thomas P. Stafford John W. Young Eugene A. Cernan |
Starto: | 21-a de majo 1969 20:44:54 UTC |
Surteriĝo: | 24-a de majo 1969 10:25:38 UTC |
Daŭro: | 8 tagoj 0 horoj 3 minutoj 23 sekundoj |
Loko de surteriĝo: | Pacifika Oceano 15° 2' norde, 164° 39' okcidente |
Ŝipo akceptanta la lunistojn: | USS Princeton |
Teama foto | |
Apollo 10 - de maldekstre dekstren Thomas P. Stafford, John W. Young, Eugene A. Cernan | |
antaŭa misio: |
sekva misio: |
Apollo 10 estis kosma flugo kadre de la Apollo-Programo de Usono kaj la dua flugo de la Komando-Serva Modulo (CSM) kun la Luna Modulo (LM). Ĝia tri-persona ŝipanaro konsistis el Komandanto Thomas P. Stafford, Komando-Modula Piloto John W. Young kaj Lun-Modula Piloto Eugene A. Cernan. Post kiam la antaŭa misio, Apollo 9, unuafoje en malalta tera orbito provis interagon de la Komando-Serva Modulo (CSM) kun la Luna Modulo (LM) kaj testis plurajn aspektojn maltrankviligajn rilate al surfaciĝo sur la Luno, inkluzive de la motoroj de la Luna Modulo, tornistraj vivsubtenaj sistemoj, sistemoj de navigacio, kaj manovroj interligi diversajn kosmoŝipajn partojn, pluaj testoj de la misio Apollo 10 preparis la Lunan Modulon por ĝia fina celo, la surfaciĝo sur la Luno.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- The Apollo 10 Flight Journal - Kompleta priskribo (anglalingva) de la flugo de Apollo 10[rompita ligilo]
- NASA: Apollo 10 Mission Report (323 paĝoj, anglalingvaj)
|