Apraksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apraksio estas perturbo de planado de intencaj, ordigitaj kaj oportunaj movoj kun normalaj movaj funkcioj kaj sensado, sen paralizo kaj ataksio. Restas ankaŭ interligado de simplaj instrukcioj.[1] Nevolaj movoj povas esti ordigitaj. Ĝi povas aperi en mimiko (apraksio de faciaj muskoloj), parolo (apraksio de parolorganoj), aŭ en gestado kaj uzado de iloj (apraksio de ekstremoj).

Ĝi povas esti denaska aŭ akirita. Plejofte ĝia kialo estas lezo de dominanta hemisfero, kiu estas en 95% de dekstramanuloj kaj 70% en maldekstramanuloj la maldekstra. Kialo de lezo estas plejofte apopleksio, sed ĝin povas okazigi ankaŭ cerba tumoro, demenco, alkoholismo, encefalito, aŭ multloka sklerozo. Oni ne devas konfuzi ĝin kun ataksio, afazio, abulio (manko de volo por plenumi movojn) aŭ alloĥirio (stimuloj en unu latero estas sentitaj en alia latero).

La nomo apraksio venas el la antikva greka lingvo (greke: άπραξία, senago).[2]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Karakteraj estas mallertaj provaj movoj. La malsanuloj ofte ne povas distingi iliajn korpopartojn kaj ilojn. Ekzemple ili provas ilian fingron enŝovi en ŝlosiltruo anstataŭ ŝlosilon, aŭ lavi dentojn per ilia fingro anstataŭ per dentobroso. Refleksaj aŭ kutimaj movoj kiel irado, manpremo, ploro, rido restas normalaj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Aranĝado de tipoj de apraksio estas diskutitaj.[3] Tiu artikolo traktas pri sistemo de Hugo Liepmann el 1908.[4] Ĉefaj estas motora kaj vida-konstruktiva tipoj. Motoraj apraksioj povas esti ideomotoraj kaj ideatoraj. Motora apraksio aperas post traŭmo de dominanta, vida-konstruktiva post traŭmo de nedominanta hemisfero.

Ideomotora apraksio[redakti | redakti fonton]

Ideomotora, alie ideokinetika apraksio okazas plifoje post traŭmo de dominanta hemisfero.[5] Loko de traŭmo estas asocia mova krusto, ĝiaj ligoj aŭ nervoj inter du hemisferoj.

Gestoj kaj mienoj ne obeas al volo de malsanulo. Li uzas esprimformojn malkorekte, kaj li ne povas imiti movojn. Oni povas tiun plej bone vidi se temas pri pantomimikaj movoj. La malsanulo perseveras, li ripetas movojn plifoje.

Se la traŭmo estas ĉe kunligantaj nervoj inter hemisferoj, apraksio de ekstremaĵoj igas, sed gestoj restas normale. Traŭmato de fronta lobo malhelpas pli mienojn ol movojn de ekstremaĵoj.

Ĝi estas kompensebla per retrokuplo de sensaj informoj kaj plibonigebla per fizioterapio, ergoterapio, en iuj kazoj ankaŭ logopedio estas helpa.

Ideatora apraksio[redakti | redakti fonton]

Ideatora apraksio ekestas post traŭmo de dominanta hemisfero,[5] sed ĝi estas pli rara ol la ideomotora. Loko de traŭmo estas tempora-parietala asocia krusto.

Koncepto de movoj estas perturbita, do la malsanulo ne povas kombini malgrandajn movojn en pli grandaj. Li ne konas celon de la malgrandaj movoj, do li ne povas komenci movon, aŭ li ĉesas la movon. Li ne povas preni ŝlosilon el sakon kaj malfermi fermilon. Ekzemple li enŝovis iun en fermio, poste li komencas serĉi ŝlosilon, sed ne trovas la sakon. Li ofte ne povas fari sian tualeton. En ĉiutaga vivo tiu signifikas severan malhelpon.

Ĝi plibonigas per fizioterepio, ergoterapio kaj logopedio.

Konstruktiva apraksio[redakti | redakti fonton]

Konstruktiva apraksio aperas post traŭmo de nedominanta hemisfero.[5] Loko de traŭmo estas partoj de parietala asocia krusto, kiuj kunligas vidadon kaj movon.

La malsanulo ne povas interpreti kaj kopii simplajn geometrajn formojn.

Apraksio de parolo[redakti | redakti fonton]

Apraksio de parolo estas perturbo de programado de parolmovoj. Plifoje ĝi akompanas afazion, kaj ili estas ne simple apartigeblaj.[6] Aliaj formoj de apraksio povas aligi. Traŭmatoj, apopleksio, sangado, akcidento aŭ operacio.

Ĝi damaĝas artikuladon, intonacion, kaj konduton ligitan al parolo. La eraroj estas nekonsekvencaj; la mundo serĉas, kiel formi voĉojn. Nombro de eraroj pligrandigas kun longo de vortoj kaj sentencoj. Oni devas ĝin diferenci el fonologaj perturboj de afazio kaj dizartrio. Ĝi bezonas ŝpecialajn logopediajn kaj aliaj kuracmetodojn.

Ĝi povas esti evolua aŭ akirita. Evolua estas pleje memstara, sen alaj apraksioj. La kialo ne estas mallerto aŭ malforto de parolorganoj. La perturbo estas sekvo de manko de ilia kunordigo kaj perturbo de planado de movo.

Esploroj pri lingvo kaj parolo modelas strukturon de proceso de parolo, se ni mankas metodojn validitajn per scienco por kuracado de apraksio de parolo.

Aliaj formoj[redakti | redakti fonton]

  • En bukofaciala apraksio ne nur muskoloj de faco estas malsanaj, sed ankaŭ vola fermo de okuloj estas perturbita.
  • Frontala apraksio de irado: la malsanulo iras malcerte kaj stumblas, sed li povas preskaŭ normale iri kun helpo.
  • Apraksio de ekstremaĵoj
  • Kineta apraksio de ektremaĵoj, ili ne povas precize moviĝi.
  • Taktila apraksio
  • Okulomotora apraksio, perturbo de movado la okuloj, ambaŭ fiksado kaj sekvado de objektoj. Ĝi estas simptomo de sindromo de Bálint.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas pli kaj pli simplajn movojn. Unue oni nur diras, kiun la ulo devas fari. Se li ne povas tiun, la ekzaminanto montras la movon, kaj li devas imiti ĝin, aŭ dobnas ilon, kiun li uzi devas. La testo TULIA ekzaminas apraksion de manojn kaj brakojn. Ĝi enhavas taskojn kun ne komunikantajn, komunikantajn movojn kaj uzadon de ilojn. Ne komunikanta estas ekzemple: Tuŝu vian nazon per via montra fingro. Uzado de ilo: Montru, kiel oni uzas martelon.[7] Ĝia akurateco kaj valideco estas pli bone ekzaminita ol pli fruaj testoj.[8] Ĝi helpas malkonfuzi bone kaj malbone faritajn movojn, kaj asocii ilon kaj ĝian uzadon. Testoj ne estas samaj kun ĉiutaga vivo, do oni amplifikas testojn kun demandaroj, observadoj kaj intervjuoj.[7]

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Kuracado de apraksio estas kompleksa. Ĝi enhavas okupan terapion, fizioterapion, ludan terapion, muzikan terapion kaj logopedion.[9] La malsanuloj mem plibonigas, do oni devus pruvi ĝian neceson.[10] Ili povas iliajn aŭtomatikajn agadojn pli fari, ekzemple iri kaj sporti. Laŭ esploroj ili povas malpli mem prizorgi ol sanuloj.[11]

Laŭ bibliografioj la kuracado estas malpli evolvigita, sed ĝi helpas iome.[12] Unu metodo havas 12 kuntekston, kaj ĝi ekzercigas movojn en tiuj kuntekstoj.[12] Laŭ alia metodo komence la terapeŭto gvidas la malsanulon, insrtuas lin, kaj grade donas gvidadon al malsanulo.[13] Tiuj estas la plej efektivaj, efiko de aliaj ne estas pruvita.[6]

Efiko[redakti | redakti fonton]

Iuj plibonigas multe, aliaj malmulte. En komunikaj perturboj iloj de kompletanta kaj alternativa komunikado povas helpi. Multa de malsanuloj ne povas vivi memstare, kaj devas eviti agojn, en kiuj ili povas lezi mem aŭ aliulojn. Terapioj helpas vivi kun la malsano. La okupa terapio estas pli kompleksa, ĉar apraksio malhelpas ne aŭtomatikajn movojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Angla John Hughlings Jackson enkondukis koncepton de apraksio en 19a jarcento. En komenco de 20a jarcento Hugo Liepmann aranĝis tipojn de apraksio kaj diferencigis formojn konstruktivan kaj motoran, en tiu ideomotoran kaj ideatorajn.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Dorland's Medical Dictionary. Arkivita el la originalo je 2009-06-16. Alirita 2009-06-16.
  2. Heilman KM, Watson RT, Gonzalez-Rothi LJ. Praxis. In: Goetz CG. Goetz: Textbook of Clinical Neurology. 3rd ed. Philadelphia, PA: Saunders Elsevier; 2007:chap 4.
  3. Agnosic disorders (1908), Liepmann H., 2001, Cortex 37(4):547-553
  4. Zum Leben Hugo Liepmanns: Goldenberg G.(2003), Apraxia and beyond: life and work of Hugo Liepmann., Cortex. (2003) Jun;39(3):509-24.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Duus' Neurologisch-topische Diagnostik, Mathias Bähr und Michael Frotscher, 8. Auflage (2003), S. 396f, Georg Thieme Verlag, (ISBN 3-13-535808-9)
  6. 6,0 6,1 Dovern A, Fink GR, Weiss PH (January 2012). “Diagnosis and treatment of upper limb apraxia”, J Neurol. doi:10.1007/s00415-011-6336-y. 
  7. 7,0 7,1 (2011) “Apraxia in neurorehabilitation: Classification, assessment and treatment”, NeuroRehabilitation 28 (2), p. 91–98. doi:10.3233/NRE-2011-0637. 
  8. (2010) “Comprehensive assessment of gesture production: a new test to measure upper limb apraxia”, European Journal of Neurology 17 (1), p. 59–66. doi:10.1111/j.1468-1331.2009.02741.x. 
  9. NINDS Apraxia Information Page. Alirita 2012-03-08.
  10. (Jan 2008) “Interventions for motor apraxia following stroke”, Cochrane Database of Systematic Reviews 23 (1), p. CD004132. doi:10.1002/14651858.CD004132.pub2. 
  11. (Feb 2003) “Ecological implications of ideomotor apraxia: evidence from physical activities of daily living”, Neurology 60 (3), p. 487–490. 
  12. 12,0 12,1 Buxbaum LJ, Haaland KY, Hallett M, et al. (February 2008). “Treatment of limb apraxia: moving forward to improved action”, Am J Phys Med Rehabil 87 (2), p. 149–61. doi:10.1097/PHM.0b013e31815e6727. 
  13. (Dec 2006) “Rehabilitation of limb apraxia improves daily life activities in patients with stroke.”, Neurology 67 (11), p. 2050–2052. doi:10.1212/01.wnl.0000247279.63483.1f. 

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Apraxia en la hungara Vikipedio.