April (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
April
April en aŭgusto 2018 De maldekstre dekstren: Jinsol, Yena, Chaewon, Chaekyung, Rachel kaj Naeun
April en aŭgusto 2018
De maldekstre dekstren: Jinsol, Yena, Chaewon, Chaekyung, Rachel kaj Naeun
Fondo 2015
Malfondo 2022
Ĝenro K-pop
Oficiala retejo arkivita
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

April (koree: 에이프릴) estis sudkorea knabingrupo formita fare de DSP Media. La grupo debutis la 24-an de aŭgusto 2015, kun sia muzikalbumeto Dreaming kaj ĝia titolkanto "Dream Candy". La fina vicigo de la grupo estis kunmetita de ses membroj: Chaekyung, Chaewon, Naeun, Yena, Rachel kaj Jinsol. La grupo oficiale dissolviĝis la 28-an de januaro 2022.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La grupnomo konsistas el "A" kaj "pril". "A" signifas "la plej bona knabina grupo" kaj "pril" signifas belajn knabinojn. Kiel kombinita, "April" faras la signifon de "la plej bonaj, amindaj knabinoj". Ankaŭ konate kiel "Sa-wori" (사월이, April), "Apple" (에플, vortludo de April) aŭ "Pril-e" (프릴이, vortludo de pril). Post ilia debuto, adorantoj komencis nomi ilin "Chung-jeong-dol" (청정돌, pura idolo).