Apsike 1997
| Apsike 1997 | ||
|---|---|---|
| REINSERTION ET ESPERANTO | ||
| organizaĵo | ||
| Komenco | septembro 1997 vd | |
| Lando(j) | Francio vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
Apsike 1997 (Asocio Por Sociala Intergriĝo Kaj por Esperanto) estas neprofitcela asocio laŭ la franca leĝo de 1901 far du kuracistoj: Patrice Brandy kaj Thierry Saladin. Tiu asocio estis kreita en Montpeliero en septembro 1997. La projekto konsistas en la instruado de la internacia lingvo Esperanto al senlaboraj junuloj almenaŭ ĝis kiam ili atingos sufiĉe bonan nivelon por sukcesi la Ateston pri kapableco.
Ĝia socia celo estas tiel skribita ene de la asocio-statuto : "La Socia reintegriĝo per lernado de "La internacia lingvo", de junaj senlaboruloj, de junuloj en ekstrema situacio, kaj de ricevantoj de la RMI. (france: Revenu minimum d'insertion) aŭ MMI (Minimuma Integriĝa Enspezo)« »
Rilate la aspekton de la sociala integriĝo entenata en la projekto mem, ĝi konsistas en la fakto, ke la proponita instruado ebligas al junuloj akiri regadon de internacia komunikilo, je sufiĉe alta nivelo por poste trovi bonkondiĉe laborpostenon .
Alivorte ekde la unua renkontiĝo estas ia kontrakto inter la fondintoj kaj la junuloj (devige plenkreskulaj) : "Ni instruas vin ĝis kiam vi sukcesos ĉe Atesto pri Kapableco — temas pri diplomo —, kaj tiam vi estos kapablaj por paroli profesie al ĉiu publiko ne nur pri Esperanto sed ankaŭ per Esperanto: alidire vi estos veraj profesiuloj en tiu afero. Poste aŭ vi trovos laborpostenon ekster la asocio dank'al tiu diplomo, aŭ vi estos dungataj far la asocio mem."
Sed pro la fakto ke la neceso multas en tiu kampo, la dungado de kapablec-nivelulojn ene de la asocio mem estas klare elmontrita al la eventualaj kandidatoj. Pro tio, post diplomiĝo la dungad-propono estas nedifindaŭra laborkontrakto (NDL) ene de la strukturo mem, por ke ili laboru kiel profesiaj esperantistoj.
Ilia tasko konsistas en la disvastigo de informo al la ĝenerala publiko (lerneja, sed ne nur tia), informo pri la lingvo Esperanto, pri ĝia intereso kaj ĝiaj valoroj dum grava federaciema projekto jam komenciĝis: la Eŭropa konstruo. Jam du postenoj (NDL) estis kreitaj.
La asocio proponas prelegojn, kursojn kaj traduk-servojn¹ pere de iu pont-lingvo al diversaj lingvoj. Ĝi uzas ankaŭ Esperanton en tute nova agado: helpo al lernantoj en ilia hejmo, por ebligi al ili pli bonan komprenon de la gepatra lingvo aŭ de la fremdaj lingvoj lernataj en lernejo, sed ankaŭ matematikon, ktp. Alivorte, temas pri helpo al lernantoj por ke ili plibonigu siajn lernadajn rezultojn.
Pli ĝenerale tiu asocio uzas ĉion, kio povas utili por plibonigi la transdonon de la informo al la ĝenerala publiko. Ĵuse la asocio sukcesis ĉe la urbodomo de Montpeliero por ke la tuta hejmpaĝaro de la urbo estu tradukita ankaŭ en Esperanton¹. La asocio mem tradukis Esperanten rekte el la franca originalo, sed ankaŭ katalunen kaj usonen pere de Esperanto uzita kiel pontlingvo.
La asocio estis ege aktiva de 1997 ĝis 2008.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://apsike1997.free.fr (Hejmpaĝaro de la asocio kaj de ties projektoj).

