La unua konstruaĵo de la komunumo staris en « La Croix Joubeau ». Tiuepoke, la loĝantoj de la komunumo diskutis pri ĝia rekonstruo, pro ĝia eluzo, sen konsenti pri ĝia nova loko, tiam aperis kolombo, blanka kiel neĝo, kiu prenis ŝtoneton per sia beko kaj transportis ĝin al la loko, kie nun estas la tombejo. La birdo ripetis plurfoje sian geston en ĉeesto de la mirigitaj paroĥanoj, kiuj ne dubis ke la Ĉielo sendis al ili tiun mesaĝanton por solvi la demandon, kiu okupis ilin. Tia estas la legendo de La Chapelle-Blanche.