Ternuksbutero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arakida butero)
Ternuksbutero en poto

Ternuksbutero[1]arakida butero estas pasto farita el ternuksoj. Ĝi estas plej ofte manĝata sur pano. Ĝi estas tre ŝatata en Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio, Sud-Afriko kaj Nederlando, sed ne multe en aliaj landoj.

Al butero ĝi similas nur en la uzado kiel pan-ŝmiraĵo; la produktmaniero tute ne similas. Tial multaj preferas la terminon ternuksa ŝmiraĵoarakida ŝmiraĵo. Aliaj malpli ofte uzataj terminoj inkludas ternuksa/arakida pasto, ternuksa/arakida kaĉo kaj ternuksa/arakida kremo. En la nederlanda lingvo la ŝmiraĵo nomiĝas "ternuksa fromaĝo" (pindakaas) ĉar la vorto butero estas protektita por produktoj, kiuj enhavas veran buteron.

Estas facile prepari ternuksbuteron, oni muelu ternuksojn kun iom da planta oleo en miksaparato kaj preta ĝi estas. Ankaŭ kelkaj birdoj tre ŝatas ĝin (kompreneble sensalan).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]