Ternuksbutero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arakida butero en poto

Arakida butero estas pasto farita el arakidoj. Ĝi estas plej ofte manĝata sur pano. Ĝi estas tre ŝatata en Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio, Sud-Afriko kaj Nederlando, sed ne multe en aliaj landoj.

De butero ĝi havas nur la uzadon kiel pan-ŝmiraĵo, ne la produktad-manieron; tial multaj preferas la terminon arakida ŝmiraĵo. En la nederlanda lingvo la ŝmiraĵo nomiĝas "arakida fromaĝo" (pindakaas) ĉar la nomo butero estas protektita. Estas facile prepari arakidan buteron, oni muelu arakidojn kun iom da planta oleo en miksaparato kaj preta ĝi estas. Ankaŭ kelkaj birdoj tre ŝatas ĝin (kompreneble sensalan).

Vidu ankaŭ