Araxá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Araxá
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato Minas Gerais
Regiono Triângulo Mineiro e Alto Paranaíba
Fondita 19 dez. de 1865
Poŝtkodo 38180-000
Telefonkodo 34
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Rafael Arcanjo de Toledo (ĝis 2008)
Demografio
Loĝantaro 85,713 (2 006)
Loĝdenso 73,6 loĝ./km² loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 19°35′34″S 46°56′27″U  /  19.59278°S, 46.94083°U / -19.59278; -46.94083 (Araxá) (mapo) Koordinatoj: 19°35′34″S 46°56′27″U  /  19.59278°S, 46.94083°U / -19.59278; -46.94083 (Araxá) (mapo)
Alto 1.350 m (maksima - INDI)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1.165,2 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-3
Araxá (Tero)
Araxá (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Araxá
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Araxá [+]
vdr


Araxá estas brazila municipo de subŝtato Minas-Ĝerajso. En 2006 ĝi havis 124.677 loĝantojn en 1.165,169 km² (loĝdenso 73,6 loĝ./km²).

Esperanto en Araxá

Eble la unua esperantisto en Araxá estis Johny Nolli en 1940. En 1945 Sebastião Alves Moreira komencis lerni la lingvon, sed mankis interparolanto. La 17-an de oktobro 1971 José Ribeiro Chaves Filho, Maria Lúcia Ribeiro, Maria Lúcia Assis, Sebastião Alves Moreira, Weima Watson Renault kaj Ivani Damasceno fondis “Esperanto-Domo de Araxá”. Ili aliĝis al perkoresponda baza kurso de Esperanto, de Brazila Esperanto-Ligo, kaj organizis, de la 25-a ĝis la 27-a de februaro 1972, “Unua Renkontiĝo de Esperantistoj de Centra Brazilo”, helpe de Onézimo Costa e Faria, el la urbo “Belo Horizonte”.

Bedaŭrinde, el Esperanto-Domo de Araxá, kies lasta protokolo estas de la 2-a de februaro 1985, restis nur José Ribeiro Chaves Filho, kiu fojfoje publikigas artikolojn pri Esperanto en loka religia gazeto. Bianca Rosa de Mesquita Mucci ekde decembro 1987 gvidis plurajn bazajn Esperanto-kursojn.

En aprilo 1995 Raul Conde, kiu translokiĝis de Goiânia al Araxá, daŭre gvidas bazan kurson kaj rezulte de la unua kurso Patrícia Angélica Alexandre fariĝis Junulara delegito de UEA kaj Raimundo de Araújo Chaves aktiva instruanto de baza kurso.

Ekde 1998 Raul Conde kaj Bianca Rosa de Mesquita Mucci fariĝis respektive delegito kaj vicdelegito de UEA.


Granda Hotelo de Araxá
Varmakvejo de Araxá
Fonto Andrade Júnior

Eksternaj ligoj

Oficiala

Ŝablono:Ĝermo-municipojbr