Arbofilikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sphaeropteris cooperi sur Havajo

La arbofilikoj (palmofilikoj, Cyatheales) estas ordo de la veraj filikoj (Pteridopsida).

Ne ĉiuj specioj de tiu ordo formas karakterizan trunkon kaj ne ĉiuj arboformaj filikoj apartenas al tiu ordo. Krom la filikoj de tiu ordo, ekzistas kelkaj filikaj specioj kun trunkoj el familioj Osmundaceae kaj Blechnaceae en la genroj Blechnum, Leptopteris, Sadleria kaj Todea.

La arbofilikoj kreskas sur la Tero ekde la Ĵurasio.

Priskribo

La ordo ne havas iun komunan karakterizaĵon. Kelkaj specioj havas trunkoforman kreskaĵon, aliaj nur rampantan rizomon. Kelkaj havas harajn ŝosojn, aliaj skvamajn. La sporangiaroj (soroj, sorus) sidas sur suba flanko de la folio aŭ folirande. La sorojn kovras induzio (vualo) aŭ ne.

Kelkaj genroj kreskas al palmograndaj, kolonformaj, senbranĉaj, 6–20 m altaj, „arboj” kun homdika trunko kaj abunda, granda laŭbo. Al tiuj genroj apartenas

  • Alsophila,
  • Hemitelia,
  • kalika filiko (Cyathea),
  • Sphaeropteris

La filikaj folioj de la arbofilikoj longas ofte pli ol unu metron ĉe plenkreskaj ekzemlperoj kaj preskaŭ ĉim unu aŭ plurfoje flugilaj. Unu specio havas simplajn, neflugilajn foliojn.

Male al semplantoj, la arbofilikoj ne havas lignan trunkan parton. La trunkon kunligas radikaj faskoj, kiuj formiĝas dum kresko.

La protalo (Prothallium) estas verda kaj korforma.

Kreskejo

La arbofilikoj kreskas en la tropikaj kaj subtropikaj areoj de la Tero. Kelkaj specioj toleras ankaŭ la moderan klimaton de pluvarbaroj en Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando kaj najbaraj areoj (Malajzio, Insulo Lord Howe). Ĝenerale, la arbofilikon ne toleras daŭran sekecon kaj nur kelkaj specioj (ekz. Dicksonia antarctica) travivas mildajn frostajn periodojn. Ili fromas eĉ arbarojn en tropikaj areoj de la Aŭstrala ekozono kaj Latina Ameriko.

Oni malkovras daŭre novajn speciojn en la ankoraŭ neesploritaj areoj de Novgvineo. Samtempe kelkaj specioj – pro kolektado por ornamplanta klomercado, intensa arbohakado kaj habitata perdo – estas forte minacataj aŭ formortintaj.

Ekonomia signifo

Arbofilikoj en parko de Arundel Castle, Anglio

Ĉar ili nehavas veran trunkon, ili ne havas eĉ lignon. La palmotrunko-simila tigo konsitas nur el stumpoj de la folioj, ĝi estas uzebla nur por barilo kaj hejtaĵo. Oni plantas difinitajn speciojn en vitrodomo por ornamplanto. Tiucele oni importis ilin en Anglion jam en la 19-a jarcento. La plej ŝtatataj ornamplantoj estas el genroj Cyathea kaj Dicksonia.

Ĉe trunko kaj folioj de pli aĝaj ekzempleroj troviĝas longaj silkosimilaj haroj, kiujn oni uzas en la Popola Respubliko de Ĉinio por malpliigo de sangumo kaj por kusena plenigaĵo en Havajo.

Kelkaj spacioj produktas en sia medolo manĝeblan amelon.

Sistematiko

La ordo Cyatheales estas dividita laŭ Smith et al. (2006) al ok familioj:

Fotoj

Vidu ankaŭ