Argilcela pafado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argilcela pafado
sporta fako • pafada sporto
Shotgun (shooting sports)
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
la usonano Vincent Hancock akiris ormedalon en argilcela pafado...
...en la Somera Olimpiko 2008 - jen post la venko en gazetara konferenco

Argilcela pafado, ankaŭ protradicie nomata "argilkolomba pafado", estas speco de sporta pafado de specialaj flugceloj konataj kiel argilceloj aŭ "argilaj kolomboj".

La sporto aparte tradicias en Britio, kaj ĝis la jaro 1921 permesiĝis trajnaj kaj konkursaj pafadoj de veraj kolomboj. Kvankam tiaj konkursoj fariĝis kontraŭleĝaj en Britio en 1921, celo daŭre povas esti nomata "kolombo" aŭ "birdo", sukceso povas esti referita kiel "mortigo", kaj la tuta aranĝo do "argilkolomba pafado", kvankam la celoj, kiujn maŝino ĵetas en la aeron, pli similas argilajn telerojn ol kolombon.

Argilceloj komencis esti uzitaj anstataŭe de vivaj kolomboj ĉirkaŭ 1875. Asfaltceloj poste estis aldone evoluigitaj, sed la nomo "argilceloj" jam kutimiĝis. En 1893, la "Inanimate Bird Shooting Association", do "Senviva Birdo-Pafada Asocio" estis formita en Anglio. Ĝi estis renomita al la "Clay Bird Shooting Association" ("Argilbirdo-Pafada Asocio") en 1903. En 1921, la brita parlamento unuanime pasigis leĝproponon igante kontraŭleĝa pafi birdojn ellasitaj el kaptiloj. Ĝis la nuntempo, argilcela pafado estas unu el la sportaj disciplinoj en la Someraj Olimpikoj.

En diversaj lingvoj estas aludo nek al argilo nek al kolombo, ekzemple en hispana oni parolas pri "tiro al plato", nome "pafado al telero".