Arjoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arjanismo)
Arjoj
historia etno
Hindarja grupo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La vorto arjo, kiel nomo de etna grupo, havas diversajn signifojn. La plej specifa signifo estas tiu subgrupo de la hind-eŭropanoj kiuj setlis sur la alta ebenaĵo persa en la malfrua parto de al tria jarmilo a.K. Sekve, la indikon "arjoj" povas signifi ankaŭ la diversajn popolojn de la stepo centra azia - la hind-eŭropanojn- kiuj disvastiĝis al Eŭropo kaj aliaj regionoj, post la ŝtonepoko. La vorto arjo havas sian devenon en la sanskrita आर्य (ārya) kaj signifas nobla.[noto 1]

Ĝis lastatempe, oni kredis ke la arjoj invadis la subkontinenton hindan ĉirkaŭ 1500 a.K., veninte de la nordo, tra Punĝabo, kaj disiĝante tra Hindujo, Persujo, kaj apudaj lokoj, kaj ke posteuloj de la hind-eŭropanoj fondis la hindan civilizacion, konkerinte la lokajn popolojn kaj starigante la kast-sistemon, speciale la superajn kastojn: la brahmanoj, kŝatrijoj kaj vajŝjoj. Ties kulturo fiksiĝis plej specife en la vedoj, ĉefe Rigvedo, konsiderata kiel la plej malnova. Tamen, ĉi tiu hipotezo pri arja invado en Hindujon estis pridemandita en la fino de la 19a jarcento, pro iuj malkovroj arĥeologiaj kaj geologiaj, kaj reinterpretado de pli malnovaj evidentaĵoj, kune kun pli bona kompreno de la genetika spektro.

Ĉiosame, ĉi tiu esprimo "arjo" rilatas ankaŭ al la historio de lingvoj, al la pra-arja, la lingva branĉo komuna al la prauloj de hind-arjoj, kaj hind-persoj, kaj al la du grandaj lingvaj subbranĉoj, la lingvoj hind-arjaj, kaj hind-persaj. Ĝi povas rilati ankaŭ al lingvoj nomataj nun pra-hind-eŭropaj, pra-hind-persa, kaj hind-persa. Ĝi estas iam uzata por signifi ĉiujn lingvojn hind-eŭropajn.

Veda tradicio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicia interpretado, la nocio ārya ne rilatas al la etno, sed al kultiveco kaj pastreco de personoj en la veda socia sistemo, la varno.[1] Ankaŭ konata citaĵo कृण्वन्तो विश्वमार्यम् (kṛṇvanto viśvam āryam -"Ili farigu ĉiujn (aŭ la tutan universon) arjojn")[2] konfirmas, ke en tiu tradicio, la nocio arjo rilatis al nenia konkreta raso aŭ etno.

Uzo nacisocialisma[redakti | redakti fonton]

La esprimo gajnis alian signifon en nazia idologio, bazite sur teorioj de diversaj aŭtoroj evioluciistaj de la 19a jarcento, oni uzis ĝin por klasifiki iun supozitan komunan rason de hind-eŭropanoj kaj ties posteulojn nemiksitajn kun aliaj popoloj. Pro ĉi tio, ekzistas ĝenerala konfuzo, arjoj estas ĝenerale indentigitaj kun ĝermanaj popoloj, speciale norduloj.

En la tria regno, arjoj kontrastis kun judoj. Entreprenoj, domoj kaj aliaj posedaĵoj kiuj transiris el juda mano en la direkton respektive posedon de germanoj estis arjigitaj. Ekzistis ankaŭ dokumentoj nomitaj Ariernachweis per kiuj atestitis ke la prapatroj estus de "arja deveno".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝis hodiaŭ ĝi estas, ekzemple, enhavita en la nomo de Irano, devene Āryan, aŭ alivorte la lando de arjoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bhágavata Purána 6.16.43
  2. Rig Véda 9.63.5