Arkimandrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Melkita arkimandrito Mtanios Haddad, de la Katolika Grek-Melkita eklezio, rektoro de la bazliko Sankta Maria en Cosmedin en Romo.

Arkimandrito estas la superulo en monaĥejo, aŭ en kongregacioj, precipe en la eklezioj de la Orienta Kristanismo, Rusio, Ukrainio…
En la orientaj eklezioj la arkimandrito estas episkopo; en oriento ĝi estas plejofte nun honora.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas el la greka Αρχιμανδρίτης (Archimandrìtis), formita de ἀρχη (arkhè), kiu signifas "superecon"aŭ "regon", kaj μάνδρα (màndra), nome "ŝafejo", "grego"; la vorto do reirigas al la bildo de la bona paŝtisto kaj estas taŭge utiligata kiam oni referencas al la grandaj monaĥaj komunumoj.

En la kristana katolika okcidento la titolo Arkimandrito estas preskaŭ nur honora, escepte en la superulo de la teritoria abatejo de Sankta Maria de Grottaferrata en Romo.
La orientaj, ankaŭ katolikaj, Patriarkoj, escepte estas rajtigitaj disdoni la titolon “arkimandrito” al latinaj sacerdotoj ideologie proksimaj pro studoj aŭ liturgio aŭ karitata kontribuo proksimaj al la Oriento, ĉiam kun la konsento de iliaj episkopoj.

Arkimandrita bastono, Armenio, 19-a jarcento.

La eklezia digneco de la arkimandrito estas transdonita per la rito de la chirotesia (simila, en okcidento, al la porabata beno), rekte per la manoj de la patriarko aŭ de ties delegito. La tasko de la ricevanto de tiu kvazaŭ-ordinito estas “krei pontojn konsiderantajn la kristanan Orienton”.[1]

En la literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Italio troviĝas iuj prelatoj kiu konservas la antikvan, foje nur honoran, titolon de Arkimandrito, kiel ekzemple la patriarko de Venecio, la ĉefepiskopo de Mesino… Pluekzistas en Italio branĉoj de antikvaj ligoj kun melkitaj monaĥejoj de Oriento kaj pro tio la abatoj rajtas esti honorataj per la titolo “arkimandrito.