Armeo de Islamo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

La Armeo de Islamo bombas Bakuon
La Armeo de Islamo (turke: Kafkas İslâm Ordusu) estis armeunuo de la Otomana Imperio, formita la 10-an de julio 1918. Ĝia kreaĵo estis ordonita de Enver Paŝao kiu ne povis rezisti la tenton de la Tuttjurkismo. La armeo konsistis el tjurklingvaj muzulmanoj kiuj celis krei grandan ŝtaton el tjurkaj popoloj.