Armi Kuusela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armi Kuusela
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1934 (1934-08-20) (89-jaraĝa)
en Muhos
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • modelo • partoprenanto de belec-konkurso
vdr

Armi KUUSELA (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1934 en Muhos) estas finna belulino, kiu venkis unuan Suomen Neito-konkurson en 1952 kaj unuan konkurson de Fraŭlino Universo samjare. Post ŝia venko de Suomen Neito (junulino de Finnlando) unu de premioj de Armi estis vojaĝo en Usonon. Ŝi iris al Novjorko, kie ŝi partoprenis unuan konkurson de Fraŭlino Universo. Finnaj rigardantoj pensis, ke eble ŝi parados la sekvanta, ne eble la lasta, sed ŝi finfine venis lasta kaj do estis eksciata, ke ŝi venkis la konkurson. Estis la 29-an de junio 1952. Ŝi estis en Usono kaj Kanado unu monaton. La scio de venko de Armi venis al prezidanto J. K. Paasikivi kaj sinjorino Alli Paasikivi la 30-an de junio. Kiam ŝi alvenis reen Finnlando, Armi ricevis triumfegan renkonton. Finnan viron, kiu estis dancinta kun ŝi, oni demandis, ĉu li amis Armin. Li respondis, ke kompreneble jes, ĉiuj ja Armin amis. Sed baldaŭ ŝi transloĝiĝis al Filipinoj. Ŝi fariĝis edzino de filipina viro. Tamen ŝi ne komencis malŝati sia finnecon. Post ĝi ŝi ne estas multe en finna publikeco. Ili havas tri filojn kaj du filinojn. En 2014 en Finnlando Armi rakontis, ke ŝi vizitas Finnlandon ĉiun trian jaron. Ŝi parolas plu bone finnan. Jarmo Heikkinen faris televidprogramon pri Armi en 2002. Ĝi fariĝis vere populara. Kuusela legas finnlingvajn librojn.

Influo al pensoj pri finnoj[redakti | redakti fonton]

Estas dirita, ke venko de Kuusela plibonigis nacian memvidon de finnoj kaj penson pri finnoj en Eŭropaj landoj, kie oni estis plu rasismaj al finnoj. Penso pri beleca venko de finnino estis problemo al rasteorioj en por ekzemple Francio (vidu Arthur de Gobineau), Germanio kaj Svedio. Estis provita klarigi, ĉu ŝi estas tute finna sed ĉar oni ne trovis el ŝia familio ne-finnaj gepraavojn, ili agnoskis finnecon de Armi kaj komencis kredi, ke finna virino povas esti vere bela. Ĝi estis ankaŭ unu de influoj, kioj plejparte finigis germanajn kaj skandinavajn rasismajn teoriojn pri finnoj.