Arnoldo la 1-a (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnoldo la 1a (Kleve))
Arnoldo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo proks. 1100
Morto 20-a de februaro 1147
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio House of Cleves vd
Patro Ditriĥo la 1-a/3-a vd
Edz(in)o Ida von Leuven vd
Infanoj Ditriĥo la 2-a/4-aArnoldo la 2-a vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arnoldo la 1-a de Kleve (naskiĝis proks. 1100; mortis la 20-an de februaro 1147) estis de 1119 ĝis 1147 Grafo de Kleve.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Arnoldo la 1-a sukcesis kiel dua grafo de Kleve, malmodeste pliampleksigi la teritoriojn de sia patro Ditriĥo la 1-a malfavore por la malsuprorejnaj monaĥejoj kaj por la Elektepiskopujo Kolonjo. Ekzemple oni transcedis al li inter 1119 kaj 1122 la voktorajtojn pri la abatejo Sankta Viktoro kaj monaĥejo Fürstenberg en kolonja Ksanteno same kiel la lokan voktecon pri la ksantenaj posedaĵoj en Hetter. Per sia geedziĝo kun Ida de Loveno, filino de Gotfrido la Barbulo de Malsupra Loreno, proksimume la jaron 1120 kiel doto la posedaĵo de la abatejon de Echternach situanta en Wesel, kaj la Arbara Graflando je Wesel transiĝis al Kleve, same Grafo Arnoldo akiris voktorajtojn pri la vezela monaĥejo Oberndorf. La ligo kun la duka familio krome donis al li pli grandan sendependecon kontraŭ la Ĉefepiskopujo Kolonjo.[1] Li fondis krome la monaĥejon Bedburg[2] Kaj riparigis la abatejon Sankta Klemento en Wissel, detruita en 1115.[3] Ekde 1126 Arnoldo estis ĉe la kortego de la episkopo de Utreĥto, kies feŭdulo estis fariĝinta lia filo Ditriĥo la 2-a.

Grafo Arnoldo de Kleve estis entombigata en la abatopreĝejo Kleve.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vgl. Tobias Weller: Die Heiratspolitik des deutschen Hochadels im 12. Jahrhundert. Kolonjo 2004, ISBN 3-412-11104-X, p. 479 s.
  2. Andreas Daams : St.-Markus-Kirche ist Graf Arnolds großes Denkmal. Eldonis [[Westdeutsche Allgemeine Zeitung|WAZ]], reta versio. Arkivita el la originalo je 2016-03-02. Alirita 2016-09-25.
  3. Dünendorf Wissel, ĉe niederrhein-nord.de. Arkivita el la originalo je 2016-07-23. Alirita 2016-09-25.