Arsuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arsuf
burga ruino • arkeologia loko • krucmilitista fortikaĵo • national park of Israel [+]
Koordinatoj32° 11′ 43″ N, 34° 48′ 24″ O (mapo)32.195234.8068Koordinatoj: 32° 11′ 43″ N, 34° 48′ 24″ O (mapo)

Arsuf (Israelo)
Arsuf (Israelo)
DEC
Arsuf
Arsuf
Map
Arsuf
Vikimedia Komunejo:  Apollonia, Israel [+]
vdr
Restaĵoj de la kastelo.

ArsufApollonia (antikve-greke Απολλωνία; en hebree אפולוניה‎), konata ekde la frua islama periodo kiel Arsuf (arabe أرْسُوف‎, latinigite: Arsūf) kaj en la krucmilita epoko de la Jerusalema reĝlando kiel Arsur, estis iama urbo sur la marbordo de Mediteraneo en Palestino, en tio kio estas nuntempe Israelo. Por la israela arkeologio ĝi estas konata kiel Tel Arŝaf (hebree תֵּל אַרְשָׁף). Fondita de fenicianoj dum la Persia periodo fine de la 6-a jarcento a.K., ĝi estis loĝata sinsekve ĝis la krucmilita epoko,[1] tra la Helenisma, Romia kaj Bizanca periodoj, kaj dum tiu lasta estis renomita Sozusa (Σώζουσα, aŭ Sozusa en Palestino por diferencigi ĝin el Sozusa en Libio).[2] Ĝi estis sur sableca areo kiu finas ĉe la maro per klifo, ĉirkaŭ 34 kilometrojn sude de Cezareo.

La areo estis konkerita de islamaj araboj en 640, estis fortikita kontraŭ atakoj de Bizanco kaj ekde tiam estis konata kiel Arsuf. En 1101 ĝi estis siavice konkerita de la Jerusalema reĝlando, kaj estis strategie grava loko por la luktoj de la Tria Krucmilito, dum kiu okazis apude la Batalo de Arsuf (1191). La fortikaĵo kaj la urbo mem estis konkeritaj de la Mamlukoj en 1265, kaj ekde tiam ambaŭ ruiniĝis.

La loko de Arsuf (ankaŭ kiel Apollonia–Arsuf אַפּוֹלוֹנְיָה-אַרְסוּף) estas nuntempe en la municipo Herzlija, Israelo (ĝuste norde de Telavivo). La loko estis intense elfosita ekde 1994. En 2002 la Apolonia Nacia Parko malfermiĝis al la publiko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. History's Garbage Dump, Israel Antiquities Authority, Aŭgusto 2013. Alirita la 19an de Februaro 2021.
  2. Cohen, Getzel M., The Hellenistic Settlements in Syria, the Red Sea Basin, and North Africa (2006), p. 234.