Artezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artezo (franclingve Artois) estis malnovtempe graflando kaj provinco de la franca reĝlando. Ĝiaj limoj multe ŝanĝis dum Mezepoko, okaze de la diversaj historiaj okazaĵoj aŭ de la kunigoj kaj disigoj kun la proksimaj graflandoj, ekzemple Flandrio. Post regado de la dukoj de Burgonjo, Artezo estis heredita de la hispanaj Habsburgoj kaj nur kunigis Francion en 1659, laŭ la traktato de la Pireneoj ĉesiginta la longedaŭrajn konfliktojn inter Francio kaj Hispanio.

Dum pli ol unu jarcento, la ĉiutago en Artezo ĉefe rilatis al karbo.

En hodiaŭa Francio, Artezo kongruas kun la teritorioj ĉirkaŭ Arras, la prefektejo de la departemento Pas-de-Calais. Nun ekzistas « Universitato de Artezo » (Université d’Artois), kun pluraj establoj en Arras, Béthune, Douai, Lens kaj Liévin.