Arthur Cayley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Cayley
brita matematikisto
brita matematikisto
Persona informo
Naskiĝo 16-a de aŭgusto 1821
en Richmond, Surrey, Britio
Morto 26-a de januaro 1895
en Cambridge, Britio
Tombo Kembriĝo
Lingvoj angla
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater King's College School • Trinity CollegeUniversitato de Kembriĝo
Familio
Patro Henry Cayley
Patrino Mary Antonia Doughty
Edz(in)o Susan Moline
Infano Henry Cayley
Okupo
Okupo matematikisto • advokato • universitata instruisto • pledadvokato
vdr

Arthur CAYLEY (16-a de aŭgusto 182126-a de januaro 1895) estis brita matematikisto.

Lia patro estis brita komercisto en Sankt-Peterburgo. Li naskiĝis dum familia vizito al Britio. En sia infaneco li ĝuis matematikajn problemojn. Post studoj ĉe la universitato de Kembriĝo, li iĝis solicitoro (speco de juristo), ĉar mankis oportuno vivteni sin per la matematiko. Tamen li eldonis multe pri la fako. Fine en 1863 oni elektis lin profesoro de matematiko ĉe la Kembriĝa Universitato.

Liaj fakaj esploroj rilatis al preskaŭ ĉiu branĉo de pura matematiko, ekz. mult-dimensia kaj ne-Eŭklida geometrio, matrica algebro. Al li multe ŝuldas la moderna matematiko.

Li estis frua kampanjanto por la akcepto de inoj al anglaj universitatoj. Lia frato estis la lingvistiko Charles Bagot Cayley.