Saltu al enhavo

Arthur Weisbrodt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memortabulo Berline, Hummelstraße 7

Arthur Kurt Paul WEISBRODT (naskiĝinta la 23-an de septembro 1909 en Berlin-Rummelsburg, ekzekutita la 6-an de novembro 1944 en Brandenburg an der Havel) estis germana optikisto kaj rezistanto kontraŭ naziismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el laborista familio, Weisbrodt trejniĝis kiel optikisto. De 1929 li membris ĉe Komunista Partio de Germanio. Post la potencakiro de la nazioj li kontraŭlege laboris kiel kuriero por la Regna komandejo de la helporganizo Rote Hilfe Deutschlands (RHD) organizante konkretan helpon al persekutatoj. Li zorgis pri la presado de la kaŝa periodaĵo Tribunal kiun li disdonadis en sia loĝareo. Tiaokaze li estis arestita kaj kondamnita al punlaborado Post liberiĝo el la prizono de Brandenburg en 1941 li restartigis kontaktojn malnovajn aliĝonte al grupo de Saefkow-Jacob-Bästlein. Per spiono de Gestapo la rondoj de Anton Saefkow estis malkaŝigitaj. Sekve Weisbrodt estis malliberigita kaj kondamnita je morto en la 19.9.1944, kune kun Erwin Nöldner kaj Bernhard Almstadt fare de Popola Tribunalo en Berlino. La senkapigo estis en la 6.11.1944 je Brandenburg-Görden.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Dum la GDR-tempo oni honoris lin kiel kontraŭfaŝiston kaj rezistadbatalanton:

  • Berline (Lichtenberg) oni nomis straton por li.
  • En 1973 oni starigis ĉe la junulargastejo sur Kastelo Goseck (en Goseck), memorŝtonon por li (la domo tiam portis lian nomon). La memorigilon oni tuj post Turniĝo forigis.
  • Vande de lia loĝdomo troveblis ĝis 1990 dua memortabulo; ĝi hodiaŭ videblas en la distrikta historia muzeo.
  • En januaro 2010 oni metis en Berlin-Fennpfuhl sur la placo Hummelplatz proksime de la antaŭurba fervojstacio Mahlsdorf ŝtonon por li kaj Johann Przybilla kaj Karl Vesper.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Luise Kraushaar k. a.: Deutsche Widerstandskämpfer. Dietz-Verlag, Berlin 1970, volumo 2, p. 564.
  • Stephan Hermlin: Die erste Reihe. Verlag Neues Leben, Berlin 1951, kvina eldono, 1985, p. 117ss.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Teßmann: "Erinnerung an Verfolgung und Widerstand auf dem Mahlsdorfer Hummelplatz"