Departemento Artibonite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Haitio

Artibonite (france: L'Artibonite, kreole: Latibonit) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo deriviĝas de samnoma rivero.

Ĝia areo estas 4.984 km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 1.571.020. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-AR. Plej gravaj urboj estas la ĉefurbo Les Gonaïves kaj Saint-Marc.

En februaro 2004 okazis sensukcesa provo sendependigi la departementon disde Haitio.

En Artibonite gravas kultivado de rizo.

La departemento estas dividita en kvin arondismentojn, kiuj konsistas el sume 15 komunumoj: