Arturo Sandoval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sandoval en la jaro 2008

Arturo Sandoval (* 6-an de novembro 1949 en Artemisa, Kubo) estas usona muzikisto de ĵazo kaj kunfandoĵazo de kuba deveno (trumpetisto, flugilkornisto, pianisto, muzikklavaristo kaj perkutinstrumentisto).

Vivo kaj verkado

La filo de aŭtomekanikisto sekvis jam en la aĝo de dek du jaroj lecionojn pri trumpetludo; 15-jara li komencis studi ĉe la nacia artlernejo (Escuela Nacional de Arte) en Havano, kion li finis en 1967[1]. Sandoval komence alcelis karieron sur la kampo de klasika koncertmuziko, sur kiu li prezentis kun la simfonia orkestro de BBC kaj la Leningrada Simfonia Orkestro kaj trafis sur la rekonon de kolegoj kiel Maurice André kaj Adolph Herseth. Jam en 1967 li tamen apartenis al la Orquesta Cubana de Musica Moderna, el kiu evoluis en 1973 la bando Irakere, al kiu li apartenis ĝis 1981. En 1976/77 li laboris kun David Amram; en 1977 Sandoval konatiĝis kun sia idolo Dizzy Gillespie, kiu fariĝis lia protektanto kaj prezentis kun li dum koncertoj en Kubo. Ekde 1981 li aktivis je propra nomo kaj sonregistris en Kubo siajn unuajn diskojn je propra nomo (Turi 1981, Arturo Sandoval 1982). Li sukcese koncertvojaĝsis kun sia bando Cuban Jazz Masters al Eŭropo kaj Sudameriko; inter 1982 kaj 1984 Sandoval estis elektita kiel plej bona instrumentisto de Kubo. En 1986 ekestis je Madrido por la germana eldonojo pri latinamerika muziko Messidor la albumo Tumbaito; koncertregistraĵo el Ronnie Scott’s Jazz Club en Londono aperis sub la titolo No Problem. En Londono li ankaŭ faris studioalbumo kun pianisto Chucho Valdés. Ekde 1989 li ludis dum tri jaroj en la United Nation Orchestra de Gillespie.

La trumpetisto ne kaŝis, ke li estis amikiĝinta kun Fidel Castro kaj pro tio ricevis privilegiojn; li loĝis en luksa domo en la diplomatokvartalo de Havano. Malgraŭ tio antaŭ ĉiu koncertvojaĝo eksterlanden li devis penige akiri forvojaĝpermesilojn.[gg 1] Julion de 1990, dum iom longa koncertvojaĝo tra Eŭropo, li rifuĝis en la usonan ambasadejon je Romo; lia amiko Dizzy Gillespie helpis la familion de Sandoval je la fuĝo el Kubo. Ne laste pro lia helpo Arturo Sandoval akiris en 1990 por si kaj sia familio azilon en Usono kaj ekloĝis en Miamo. Ekde 1999 li estas usona civitano.[ic 1]

Jam antaŭ sia alveno Sandoval estis vekinta atenton pri si en Usono pro kelkaj latinidĵazaj albumoj; en 1991 tio rezultigis surdiskigo-kontrakton ĉe unu el la plej gravaj diskeldonejoj, GRP Records, sur kiu aperis lia konvene titolita albumo Flight to Freedom, kio prezentis lian ampleksan stilaron. Je tio lin subtenis i.a. Chick Corea, Danilo Pérez, Anthony Jackson kaj Dave Weckl.

En la 1990-aj jaroj li laboris ku sia kuba bando, kun kiu ekestis aro da albumoj. En 1991 Sandoval faris, i. a. kun Ernie Watts, Kenny Kirkland kaj Charnett Moffett, omaĝalbumon por Clifford Brown. Komence de 1996 ekestis i. a. kun Clark Terry, Michael Brecker, Mike Stern kaj Joey Calderazzo la nostalgia albumo Swingin’ kun memoraĵoj pri bibopo kaj malmolbopo. Tiutempe li ankaŭ laboris kiel profesoro ĉe la Internacia Universitato je Florido. En la 2000-aj jaroj li transŝovis kiel pianisto kaj muzikklavaristo siajn aktivecojn je la produktado de glatĵazaj albumoj por diskeldonejoj kie Warner Brothers kaj Columbia Records (My Passion for the Piano). En 2009 li prezentis kun la WDR Big Band Köln kiel trumpetisto kun la programo Mambo Nights.

Dumpase de sia kariero Arturo Sandoval laboris i. a. kun Billy Cobham, Celia Cruz, Peter Erskine, Stan Getz, Dave Grusin, Herbie Hancock, Woody Herman, Michel Legrand, T. S. Monk, James Moody Chico O’Farrill, Bill Watrous same kiel kun komponisto John Williams kaj Boston Pops Orchestra. En 1988 li estis membro de la Koncerta Ĵazbando George Gruntz.

Laŭ recenzo de Ian Carr Sandoval estas bonega virtuozo kun eksterkutia#ma tonamplekso, brile rapida tekniko kaj ŝajne superhoma fizika stato; foje tamen lia ludo estas pli multe atleta- teknika spektaklo ol profunde muzika.[ic 1] Ankaŭ la verkistoj Richard Cook kaj Brian Morton pritraktas lian oftan emon al efektprezentado; kiel kun distanco plej bona verko de Sandoval ili nomas la albumon pri Clifford Brown I Remember Clifford el 1991.[rc 1] George Gruntz priskribis la sonon de Sandoval „kiel fulmo kaj tondro samtempe, fortika, hela kaj klara.“ Li lernis tion en Kubo, jen la trumpetisto al Gruntz, „kie li la unuajn dudek jarojn de sia kariero ĉiam devis ludi kontraŭ deko da perkutinstrumentistoj, sen mikrofono. ‚Se tiam oni volas esti aŭdata, oni devas ludi laŭte!‘ “[gg 1]

Distingoj

Arturo Sandoval ricevis intertempe (2009) kvar Gramiojn, ses Billboard-premiojn kaj unu Premion Emmy.

Filmbiografio

En la jaro 2000 Andy Garcia faris filmon pri la vivo de Arturo Sandoval: For Love or Country priskribas la politikan konflikton, kiun frontis Sandoval.

Diskoj

Arturo Sandoval kiel perkutinstrumentisto
  • No Problem (Jazz House, 1986)
  • Tumbaito (Messidor/Jazz House, 1988)
  • Straight Ahead (Jazz House, 1988) kun Chucho Valdes
  • Flight to Freedom (GRP, 1991) kun Chick Corea
  • I Remember Clifford (GRP; 1992) kun Ernie Watts, Kenny Kirkland
  • Danzón (Dance On) (GRP, 1993)
  • Swingin’ (GRP, 1996)

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. 1,0 1,1 laŭ Carr, p. 563.
  1. Cook/Morton, 6-a eldono, p. 1153.
  • George Gruntz: Als weisser Neger geboren. Ein Leben für den Jazz. Corvus Verlag, Berneck 2002. ISBN 3-9522460-1-8 (membiografio)
  1. 1,0 1,1 Citaĵo laŭ Gruntz, p. 163.

Referencoj

  1. Tamargo, Luis: The ferocious trumpet of Arturo Sandoval. En: Latin Beat Magazine, 1-a de junio 2007