Arundel (Sussex)
Arundel | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | BN18 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 803 (1831) [+] | ||
Loĝdenso | 231 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 51′ N, 0° 33′ U (mapo)50.854722-0.554722Koordinatoj: 50° 51′ N, 0° 33′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 12,13 km² (1 213 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Arundel estas malgranda urbo de West Sussex, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 3,400 loĝantojn.
La urbo situas 16 kilometrojn oriente de Chichester. Ĝi fondiĝis dum la 12-a jarcento sed plejparte rekonstruiĝis dum la 19-a.
Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La ĉefaj vizitindaĵoj estas:
- Kastelo Arundel, konstruita en 1068 por defendi la ĉirkaŭan regionon kontraŭ invadoj, kaj plifortigita dum la regado de Henriko la 2-a (Anglio) kaj denove malfrue de la 13-a jarcento. La kastelo difektiĝis meze de la 17-a jarcento dum la angla enlanda milito kaj estis restaŭrata dum la sekvaj du jarcentoj.
- Kapelo Fitzalan (konstruita en 1380), kie troveblas tombaj efigioj de anoj de nobelaj familioj kiuj posedis Arundel.
- Katedralo Arundel, romkatolika katedralo kiu dediĉiĝis kiel preĝejo en 1873 kaj iĝis katedralo en 1965 kiam estiĝis la romkatolika diocezo Arundel kaj Brajtono.