Aschau im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de Aschau im Burgenland
Bazlernejo
Muzeo pri horloĝoj

Aschau im Burgenland, hungare Hamvasd [hamvaŝd] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Oberschützen.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Aschau im Burgenland situas inter montetoj. Oberwart troviĝas je 12, Oberschützen je 6 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1388 en formo "Assoh". En 1532 la turkoj detruis la komunumon. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungarecan loknomon. En 1910 vivis en Hamvasd 557 homoj (aŭstroj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1957 lernejo konstruiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]