Askolda tombmonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Askolda tombmonto

Askolda tombmonto (ukraine: Аскольдова могила) estis nomita (laŭ historiaj kronikoj) memore al kijiva princo Askoldo (Oskoldo), entombigita tie ĉi post la mortigo de princo Dir laŭ ordono de princo Olego. Dum la tempo de Kijiva Rusio oni konstruis tie lignan preĝejon, kiun en 1810 anstataŭigis ronda masonita preĝejo, konstruita laŭ projekto de arĥitekto A. Melenskij. Sur la apuda tombejo estis enterigitaj famaj aktoroj, piloto P. Nesterov, eminentaj urbanoj de Kievo kaj herooj de Batalo ĉe Kruto.

En 1935 la tombejo estis likvidita.